Vintra trilatero
egallatera triangulo formita de Siriuso, Betelĝuzo kaj Prociono From Wikipedia, the free encyclopedia
La vintra trilatero estas stelaro konsistanta el tri steloj:
- Siriuso (α CMa), ano de la konstelacio Granda Hundo kaj dua plej hela stelo videbla de Tero post la Suno;
- Prociono (α CMi), en la konstelacio Malgranda Hundo;
- Betelĝuzo (α Ori), en la konstelacio Oriono (kies ŝultron ĝi simbolas).
Pro la granda heleco de siaj anoj, ĝi tre facile rekoneblas en la nokta ĉielo. La aranĝo de la tri steloj laŭ la formo de trilatero estas nur ŝajna: dum Siriuso kaj Prociono situas en la ĉirkaŭaĵoj de la Suno, Betelĝuzo estas tre malproksima ruĝa supergiganto.
Ĝi situas norde de la ĉiela ekvatoro, kaj ĝia elstareco estas maksimuma ekde decembro ĝis marto - pro tio ĝi estis nomata "vintra trilatero". Ĝi ankaŭ videblas, kvankam malpli elstare, el la plejparto de la suda duonsfero (escepte de Antarkto); tie, ĝia logika nomo estus "somera trilatero". Tradicie, tamen, la nomon somera trilatero havas alia stelaro.
La trilatero plene enhavas la konstelacion Unukornulo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.