Vinĉestera Trezoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vinĉestera Trezoro estas arkeologia trezoro el oro el la Ferepoko trovita en kampo en la areo de Vinĉestero en Hampshire, Anglio, en la jaro 2000, fare de retiriĝinta floristo[1][2] kaj amatora metaldetektilisto, Kevan Halls. Ĝi estis deklarita trezoro kaj valorigita en 350,000 pundoj — la plej alta premio garantiita sub la leĝo Treasure Act de 1996 ĝis tiam.
La trezoro konsistas el du serioj de juveloj de tre alta pureco de oro datita el 75–25 a.K. Kvankam la objektoj estas de antaŭ la konkero de Britio fare de la Romia Imperio en 43 p.K., la produkta teknologio estis romia pli ol kelta. La totala pezo de la objektoj estas preskaŭ 1,160 g.
La trovitaĵo estis priskribita kiel "la plej grava malkovro de oraĵoj el la Ferepoko" dum kvindek jaroj;[3] kaj la objektoj estis probable "multekosta", "diplomata donaco".[4] La broĉoj sole estis "la tria malkovro siatipe el Britio".
La Vinĉestera Trezoro estas nun en la Brita Muzeo en Londono.