komunumo en la departemento Doubs de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Villers-le-Lac estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 5 228 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj al la kantono Morteau.
Villers-le-Lac | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
panoramo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | Doubs | ||
Arondismento | Pontarlier | ||
Kantono | Morteau | ||
INSEE kodo | 25321 [+] | ||
Poŝtkodo | 25130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 228 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 173 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 4′ N, 6° 40′ O (mapo)47.0608333333336.6702777777778 [+] | ||
Alto | 650 m [+] | ||
Areo | 30,17 km² (3 017 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villers-le-Lac [+] | |||
Villers-le-Lac situas en Ĵurasa montaro, ĉe la bordo de la rivero Doubs. Post Villers-le-Lac orienten la rivero Doubs faras meandrojn "Les Méandres", kie ŝipoj veturas por atingi la akvofalon Le Saut-du-Doubs. Post la meandroj oni atingas lagon. Svisoj nomas tiun lagon "Lac des Brenets". Francoj nomas tiun lagon "Lac de Chaillexon". Post tiu lago orienten la rivero Doubs estas la landlimo inter Francio kaj Svislando. Post la lago la rivero Doubs eniras gorĝon, mallarĝan valon kun klifoj "Les Bassins". Tie veturas la ŝipoj, ĉu francaj, ĉu svisaj. Oriente de tiu sovaĝa parto staras natura fermo, kie estas restoracioj kaj havenoj. Oriente de tiu loko la rivero fluas deklive kaj rapide: "Les Rapides". Post tiu parto aperas la akvofalo "La Chute": le Doubs saltas de alteco de 27 m en la loko nomata salto de Doubs.
Tie oni fabrikas kolbasojn, fromaĝojn kaj partojn de horloĝo.
La komunumo Villers-le-Lac limas al Les Brenets en Svisio kaj Morteau en Francio.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉojn (0,15 %) en 2004, 2 voĉojn (0,16 % ) en 2009 kaj 1 voĉon (0,07 %) en 2014.
Se oni promenas sur svisa grundo el Les Brenets al la akvofalo Le Saut-du-Doubs, oni povas vidi la verdan stelon de Esperanto en la rokoj. Estas ZEO en Les Brenets, memorŝildo pri la svisa pionira esperantisto Edouard Ducommun.
En septembro 2016 okazis en Le Cerneux Billard esperanta renkontiĝo SFERO por familioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.