Lille Métropole From Wikipedia, the free encyclopedia
Villeneuve-d'Ascq [vil.nœv.d‿ask] estas nova urbo konstruita dum la jaroj 1960-70 oriente de Lilo / Lille, en norda Francio, inter aro (plejmultaj ĉirkaŭ Parizo, sed ankaŭ kelkaj apud provincaj urbegoj) por malŝtopi tro densajn metropolojn dissemante urbanojn al malpli loĝataj modernaj flankaj urboj. En ĝi oni translogiĝis la universitatojn de Lilo, farante el ili kampusojn usonstile; la celo estis fari de Villeneuve d'Ascq urbo de universitatanoj kaj intelektaj profesiuloj. tamen la loĝloko ankaŭ havas historiajn konstruaĵojn - ekzemple la bela akvokastelo château de Flers tie situis jam antaŭe. La teritorio estas en la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La nova urbo situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 62 067 loĝantoj sur areo de 27,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 260 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj ĝi estas la administra centro de samnoma kantono Villeneuve-d’Ascq / Nieuwstad-Ast.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villeneuve |
Villeneuve-d'Ascq | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Lille (Rijsel/Rysel) | ||||
Kantono | Villeneuve-d’Ascq / Nieuwstad-Ast | ||||
Antaŭa regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Historia pejzaĝo | Franca Flandrio | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59009 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59491 • 59493 • 59650 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 62 067 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 260 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 37′ N, 3° 9′ O (mapo)50.6227777777783.1441666666667 [+] | ||||
Alto | 29 m [+] | ||||
Areo | 27,46 km² (2 746 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Villeneuve-d'Ascq [+] | |||||
En Villeneuve d'Ascq troviĝas grava muzo pri moderna arto.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 15 voĉojn (0,09% de voĉoj) en 2004, 41 voĉojn (0,26% de voĉoj) en 2009 kaj 43 voĉojn (0,27% de voĉoj) en 2014.
Tie estas klubo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.