From Wikipedia, the free encyclopedia
Villasur de Herreros [biljaSUR deREros] estas vilaĝo kaj municipo en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Alfoz de Burgos. La loknomo Villasur de Herreros estas komprenebla kiel Vilaĝo de Ansúrez de Forĝistoj. Tiukadre aperas laboriloj de forĝistoj en la municipa blazono sur flava fono.
Villasur de Herreros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09199 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 274 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 3° 24′ U (mapo)42.308055555556-3.395 [+] | ||
Alto | 1 023 m [+] | ||
Areo | 87,8 km² (8 780 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villasur de Herreros [+] | |||
En 2011, malfermiĝis la Muzeo de la Mintrajno.
Ĝi havas areon de 87,80 km² kun 258 loĝantoj (2021).
La municipo enhavas ankaŭ la submunicipon Urrez.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas preĝejo, mezepoka murego, romanika ponto super la rivero Arlanzón, urbodomo, ermitejo de Sankta Roĥo, socia centro, etnografia zono kaj minoj de karbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.