From Wikipedia, the free encyclopedia
Villarrubia de los Ojos [bijarUbja de los Oĥos] (Vilaĝo blonda de la okuloj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Villarrubia de los Ojos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Komarko | Manĉa Centro | ||
Poŝtkodo | 13670 | ||
Retpaĝaro | www.villarrubiadelosojos.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Encarnacion Medina (Partido Popular) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 119 (2010) | ||
Loĝdenso | 39,45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 13′ N, 3° 36′ U (mapo)39.217919-3.6074682 [+] | ||
Alto | 624 m [+] | ||
Areo | 281,86 km² (28 186 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarrubia de los Ojos [+] | |||
La latina nomo Rubeum aldoniĝis al vilaĝo, kaj poste oni dubas ĉu la lasta vorto aludas al "ojos" (okuloj, aŭ lagetoj de la rivero Gvadiano) aŭ al "ajos" (ajloj, kiuj produktiĝis tie).
La loĝantoj nomiĝas villarrubieros. La censita populacio en 2010 estis de 11.119 loĝantoj kaj la denseco estas de 39,45 loĝ/km².
Villarrubia de los Ojos estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la norda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 624 m; je 49 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, je 42,6 km el plej proksima urbo nome Alcázar de San Juan kaj je 102 km el la regiona ĉefurbo nome Toledo. La areo de ties teritorio estas de 281.86 km².
La geografiaj koordinatoj estas 39°13′ N 3°36′ Ok.
La teritorio estas ebena sude kaj montara norde. Fluas la riveroj Cigüela kaj Gvadiano kaj ĉe la limo kun Daimiel kaj Las Labores troviĝis la iam nomataj Ojos del Guadiana (Okuloj de Gvadiano) kiuj nun sekas, kultivatas aŭ eĉ ardas subtere.
Villarrubia de los Ojos situas norde de la provinco de Ciudad Real, lime kun la provinco de Toledo. Ĉirkaŭas la aktualan teritorion norde tiuj de Urda, Consuegra kaj Madridejos, de la provinco de Toledo; oriente domaro de Herencia, Las Labores kaj Arenas de San Juan, ĉiuj antikve de la Ordeno de Sankta Johano; sude tiu de Daimiel; kaj okcidente tiu de Fuente el Fresno. Kunhavas kun Daimiel ene de ĝia municipa teritorio la nacaian parkon Tablas de Daimiel.
Parto de la humidejoj de Villarrubia de los Ojos formas parton de la Nacia Parko de Las Tablas de Daimiel kaj parto de la montara zono norda troviĝas ankaŭ protektata kiel parto de la Reto Natura 2000.
Agrikulturo kaj brutobredado. Estas bonaj ŝoseoj ĉefe inter Ciudad Real kaj Toledo.
Estas restaĵoj de prahistoria epoko (iberoj) kaj de romianoj, araboj ktp.
Tiu municipo suferis la populacian malpliigon kiu estis kutima en sudaj areoj de Hispanio kaj precize en Kastilio-Manĉo nek tuj post la Hispana Enlanda Milito nek dum la 1960-aj jaroj, sed nur iome dum la 1980-aj jaroj kaj poste iome rekuperiĝis. Dum la 21a jarcento la populacio ricevis apogon de enmigrintoj ĉefe venintaj el Rumanio.
Demografia evoluo de Villarrubia de los Ojos inter 1900 kaj 2008
| |||||||||||
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2008
|
5.337 | 5.407 | 6.407 | 6.939 | 7.653 | 7.907 | 8.609 | 9.043 | 9.144 | 8.896 | 9.446 | 11.185 |
La religia patronino estas la virgulino nome Virgen de la Sierra, tio estas de la montaro. Okazas kamparfesto al la kampara ermitejo kaj transporto de la figuro al kaj el la vilaĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.