From Wikipedia, the free encyclopedia
Villar del Humo [biJAR deLUmo] (Vilaĝo de la Fumo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Villar del Humo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16370 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Armando Cubillo Ferrer | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 218 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 52′ N, 1° 38′ U (mapo)39.8717006-1.6272847 [+] | ||
Alto | 989 m [+] | ||
Areo | 150 km² (15 000 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villar del Humo [+] | |||
La loĝanto nomiĝas villardelumero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 218 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,45 loĝ/km².
Villar del Humo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 989 m super marnivelo; je malpli ol 82 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 150 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′18″N 1°37′38″Ok.
Trapasas ties teritorion la rivero Cabriel.
Oni trovis gravajn arkeologiajn kuŝejojn kun pentraĵoj el Prahistorio.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villar del Humo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villar del Humo; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 218.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.