From Wikipedia, the free encyclopedia
Villafeliche [biljafeLIĉe] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villafeliche estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Felikso.
Villafeliche | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 50391 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 146 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 12′ N, 1° 31′ U (mapo)41.1958219-1.5104974 [+] | ||||
Alto | 724 m [+] | ||||
Areo | 22,501468 km² ( 225 0.1 468 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Villafeliche [+] | |||||
Villafeliche estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Montón.
La loĝloko Villafeliche mem estas je 92 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 638 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Jiloca estante la sepa loĝloko tie antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.
Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 Sagunto-Burgos. La plej proksima loĝloko estas Montón.
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estis kastelo en la Mezepoko pro la situo en la lima areo inter Kastilio kaj Aragono.
Ekde la 16-a jarcento ekestis fabrikadon de pulvoro uzante la energion de la propra rivero Jiloca, la salpetron de Épila, la sulfuron devenan de la minejoj de Teruelo kaj la vegetalan karbon, produktitan de la propraj lokanoj. En 1764 funkciis 165 pulvormuelejoj kaj en 1800 ĉirkaŭ 200. La komplekso formis la Reĝajn Fabrikojn de Pulvoro de Villafeliche. Nun temas pri antaŭindustria pejzaĝo.
Komplemente estis ankaŭ tradicio de ceramiko, kaj por ujigi la pulvoron kaj por hejma uzado.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villafeliche kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 147 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Dum kvardek jaroj (10 regotempoj) la urbestro estis sama persono, nome Agustín Caro Esteban de la socialisma partio PSOE.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo, restaĵoj de kastelo, ermitejo, krucmonumento "peirón", kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.