Villaconejos de Trabaque [biĝakoNEĥos detraBAke] (Vilaĝo de kunikloj (aperas unu en la blazono) de T.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Villaconejos de Trabaque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16860 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Mayordomo (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 366 (2016) | ||
Loĝdenso | 11,57 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 24′ N, 2° 19′ U (mapo)40.4-2.3183333333333 [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 31,64 km² (3 164 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaconejos de Trabaque [+] | |||
La loĝanto nomiĝas villaconejero [biĝakoneĤEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 366 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,57 loĝ/km².
Villaconejos de Trabaque estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 840 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 31,64 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°24′00″N 2°19′06″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 49 km de la provinca ĉefurbo Kvenko, kaj je 175 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.
Villaconejos de Trabaque ekis kiel la nuna setlejo en la 16a jarcento, post la divido de Albalate Bombarrá en du sendependaj setlejoj, nome Albalate de las Nogueras kaj Villaconejos de Trabaque, kvanjam jam antikve la areo estis loĝata fare de komunumo de la Ferepoko, probable de la etna grupo de olkadoj. Poste estis romianoj, visigotoj kaj araboj. Ekzistas en la areo multij restaĵoj de la vivo de tiuj civilizoj, el kiuj kelkaj en la setlejo mem, en lokoj kiaj Los Villares, La Perejila, La Fuente de los Baños, inter aliaj.
Estas multaj grotaj vinkeloj, el kiuj kelkaj datas el la epoko de visigotoj kaj estis uzataj en la Mezepoko kiel rifuĝejoj en tempo de militoj inter kristanoj kaj islamanoj. Poste nur kiel vinproduktejoj tradiciaj ĝis nun, kiam estas ankoraŭ 190 el ili.
Villaconejos de Trabaque havis 459 loĝantojn laŭ la censo de 2008. Se kompari la informon de Villaconejos de Trabaque kun tiuj de la provinco Kvenka oni konstatas ke ĝi okupas la 74an rangon el la 238 municipoj de la provinco, kio konsistigas 0,2112 % de la totala loĝantaro de tiu. Je landa nivelo, Villaconejos de Trabaque okupas la 4.456an ragon el la 8.110 municipoj kiuj estas en Hispanio kio estas 0,0010 % de la totala loĝantaro de la ŝtato.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villaconejos de Trabaque kun preskaŭ milo da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villaconejos de Trabaque kie oni alvenis al la nunaj 366.
Agrikulturo (cerealoj, ĉefe hordeo) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Indistrio el vimeno. Servoj kaj loĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.