Vilhelmo la 1-a de Provenco kromnomita "la Liberiginto" (france : Guillaume 1er de Provence dit le Libérateur) estis la grafo de Provenco de 968 ĝis 993. Li naskiĝis ĉirkaŭ 955 kaj mortis en 993.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Vilhelmo la 1-a
Thumb
Persona informo
Guillaume Ier de Provence
Naskiĝo ĉirkaŭ 955
Morto 993
en Avignon
Familio
Dinastio Bosonidoj vd
Patro Boso II of Arles (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Constança de Viena (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rotbold II, Count of Provence (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Adelaide-Blanche of Anjou (en) Traduki
Arsinde, Countess of Provence (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Konstanca de Arles
 ( Adelaide-Blanche of Anjou (en) Traduki)
Odile de Nice (en) Traduki
William II of Provence (en) Traduki
 ( Adelaide-Blanche of Anjou (en) Traduki)
Toda, countess of Besalú (en) Traduki
 ( Adelaide-Blanche of Anjou (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li estis la filo de la grafo Boson la 2-a de Arles kaj de lia edzino Konstancia de Provenco. Li edziĝis ĉirkaŭ 969 kun Arsende de Comminges (ĉ.950-983), kiu estis la filino de la grafo Arnaud de Comminges kaj de lia edzino Arsende de Carcasonne. Ŝi naskis al li :

  • Odilo de Provenco (ankaŭ nomita Odilo de Nico ĉ.976-ĉ.1032).
  • Vilhelmo la 2-a de Provenco (ĉ.981-1018).

Sekve de la forrabo de la episkopo Saint Mayeul en julio 972 far saracenoj, kiuj vivis en la montaroj de la Maŭroj (massif des Maures) ekde la fino de la 9-a jarcento, la grafo Vilhelmo la 1-a komandis armeon, kiu venkis la saracenojn dum la Batalo de Turturo en 973 kaj definitive forpelis ilin el Provenco. Li tiam fariĝis suzereno de Provenco kaj kreis la provencan feŭdecon disdonante al siaj vasaloj la ĵus rekonkeritan landon.

Li titoliĝis markizo de Provenco en 979 kaj transloĝiĝis al la urbo Arles komence de la jaroj 980. Tie li edziĝis kontraŭ la volo de la Papo kun Adelaido de Anĵuo, kiu ĵus disiĝis de sia edzo la estonta reĝo Ludoviko la 5-a "la Pigra" de Francio . Ŝi naskis al li :

Vilhelmo la 1-a estis tre pia kaj fine de sia vivo fariĝis monaĥo. Li mortis en Avignon post la 29-a de aŭgusto 993.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.