From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilhelmo de Volpiano (itale Guglielmo da Volpiano) (naskiĝis ĉirkaŭ 960, verŝajne apud Torino, mortis en 1031 en Fécamp) estis religiulo kaj reformisto liturgia el Piemonto.
Vilhelmo de Volpiano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 961 en Isola San Giulio |
Morto | 1-an de januaro 1031 (69-jaraĝa) en Fécamp |
Lingvoj | latina • itala |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Post multaj vojaĝoj tra Italio kaj restado en Venecio, Vilhelmo restis longtempe en Burgonjo, kie li iĝis en 990 abato de Saint-Bénigne en Dijon. Li ankaŭ restadis en Cluny.
En 1001, Vilhelmo iris al Normandio, vokite de la juna duko Rikardo la 2-a por renovigi inter aliaj la abatejon de Fécamp, loĝejo kaj tombejo dukaj.
Kiel reformisto li agis pri pli ol 80 monaĥejoj, ĉefe en Normandio (Fécamp, Jumièges, Troarn). Kio poste influis la monaĥejojn anglajn kaj danajn (ekzemple Winchcombe kaj Gloucester).
Li kunportis samtempe arkitekturajn ideojn de la norda Italio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.