From Wikipedia, the free encyclopedia
Vila Viçosa estas portugala urbo en la Distrikto Évora, en la regiono Alentejo kaj en la sub-regiono Centra Alentejo, kun 5 023 loĝantoj (2012).[1]
Vila Viçosa | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1270 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7160 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 319 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 45′ N, 7° 26′ U (mapo)38.75-7.4333333333333 [+] | ||||
Areo | 195 km² (19 500 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vila Viçosa [+] | |||||
Ĝi estas sidejo de municipio kun 194,86 km² de areo[2] kaj 8 319 loĝantoj (2011),[3][4] subdividita en 4 freguesias.[5] La municipo estas lima norde kaj oriente de la municipo de Elvas, sude de Alandroal, okcidente de Redondo kaj nordokcidente de Borba.
En Vila Viçosa estis la sidejo de la dukoj de Bragança, el kiuj kelkaj reĝoj de Portugalio, dum kelkaj jarcentoj, ĝis la Proklamo de la Respubliko, nome en la tre vizitata Duka Palaco de Vila Viçosa.
Vila Viçosa estas situa je 4 km de Borba, je 9 km de Alandroal, je 17 km de Estremoz, je 30 km de Elvas, je 58 km de Évora, je 40 km de Hispanio kaj je 185 km de Lisbono. La municipo enhavas montarojn de Borba, Vigária kaj Ossa. Ĝi estas trapasata de la rivero Asseca, alfluanto al Guadiana.
La ekonomio de Vila Viçosa dependas esence de la industrio de elfosado kaj transformado de marmoro. La marmoro de Vila Viçosa estas agnoskita tutmonde, kaj Vila Viçosa estas konata enlande kiel Ĉefurbo de la Marmoro. La dua plej grava ekonomia sektoro estas turismo, ĉar al Vila Viçosa venas ĉiujare ĉirkaŭ cent mil turistoj. Agrikulturo kaj brutobredado ankoraŭ estas grava enspezofonto en la municipo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.