Vilĉek-lando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Vilĉek-lando | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Arkta oceano | |
Insularo | Lando de Francisko Jozefo | |
Geografia situo | 80° 35′ N, 60° 30′ O (mapo)80.58333333333360.5606 f1 | |
| ||
Longo | 57 kmf2 | |
Larĝo | 47 kmf3 | |
Areo | 2 203,3 km² f4 | |
Plej alta loko | (Wüllerstorfberge) 606 mf5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Situo de la Vilĉek-lando en lando Francisko Jozefo. | ||
La Vilĉek-lando aŭ Vilĉek-insulo (ruse Земля Вильчека) estas unu el la plej grandaj insuloj de la Lando Francisko Jozefo, en Rusio, en la Glacia maro, proksime al la Norda poluso.
La Vilĉek-insulo estas la dua plej granda insulo de la insularo, ĝin kovras preskaŭ tute glacio – glaĉero – , krom du etajn areojn en la okcidenta parto de la insulo. Ĝia plej alta punkto estas 606 m. Inter ĝi kaj la Zichy-insulo situas la Aŭstria kanalo.
La insulo estis nomumita post la grafo Johann Nepomuk Wilczek de la Aŭstra-hungara monarĥio. La grafo estis la plej granda financa apoganto de la aŭstra-hungara nord-polusa ekspedicio.
Krom la Vilĉek-insulo ekzistas similnoma Vilĉek-insulo, kiu situas sudokcidente de la Salm-insulo.
Parto de la insulo estas la Geller-kabo, kie plenumis la vintron de 1899 du membroj de la Welle-ekspedicio, atendante kunulojn el la Norda Poluso.