Vikipedio:Supozu bonajn intencojn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Supozu bonajn intencojn estas unu el bazaj principoj de Vikipedio. Ĉar ni ebligas al ĉiu redakti, samtempe ni supozas, ke plejparto de kontribuantoj volas helpi kaj ne malhelpi. Se tio ne validus tiam projektoj kiel Vikipedio jam dekomence estus kondamnitaj al kolapso.
Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikipedio kaj ankoraŭ ne ricevis interkonsenton de la komunumo. Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon. |
Se eblas prudente supozi, ke iu eraro estis farita kun bonaj intencoj tiam ĝin korektu anstataŭ ĝin malfari aŭ marki kiel vandalismon. Se vi ne konsentas kun iu, tiam memoru, ke li plejprobable kredas ke li helpas al la projekto. Konsideru priskribi vian opinion en diskuto kaj lasu aliulojn fari la samon. Tio helpas preventi konfliktojn kaj malhelpas gradacii problemojn. Precipe memoru esti pacienca kaj afabla al novuloj kiuj ofte ankoraŭ ne konas ĉiujn regulojn, rekomendojn kaj kulturon de Vikipedio.