Vikipedio:Regulo de tri malfaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi paĝo prezentas nur unuan krudan priskribon de la planata regulo kaj bezonas pli oficialan, detalan kaj loke-agordan tekston. Bonvolu ne prezenti ĝin kiel finan version.
Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikipedio kaj ankoraŭ ne ricevis interkonsenton de la komunumo. Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon. |
Mallongigoj VP:3RRVP:3RR VP:R3MVP:R3M VP:R3IVP:R3I |
---|
La regulo de tri malfaroj (aŭ R3M) estas politiko de multaj vikioj, dume ne en Esperanta Vikipedio (vidu la diskuton). La politiko asertas, ke redaktanto devas ne realigi pli ol 3 malfarojn, tutajn aŭ partajn, de koncerna Vikipedia artikolo ene de 24 horoj. Tiu ĉi regulo povas havi devigon - kutime, ke redaktanto kiu faras pli ol 3 tiajn malfarojn estas forbarita por unu tago.
En situacio kiam estas du grupoj de redaktantoj kaj ĉiu grupo malfaras redaktojn de la dua grupo, la artikolo restas en la stato kiun preferas la pli granda grupo. Se tiu artikolstato ne kontraŭas Vikipediajn principojn, oni povas ĝin konsideri "volo de la komunumo".
La politiko celas subtenadi diskutadon inter redaktantoj kun diversaj opinioj kaj eviti kruelajn redaktomilitojn. De tiu vidpunkto estas malrekomendinda ankaŭ farado de precize 3 malfaroj ĉiutage kelkajn sinsekvajn tagojn. Alternative aŭ kompletige eblas ŝlosi la koncernan artikolon.