Ĉar neniu proponis korekton de la titolo kaj la diskutero eĉ troviĝis en la artikola nomspaco, mi ĵus forigis la tuton. --Tlustulimu (diskuto) 08:54, 25 Jun. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo, 5-a de junio 2012 20:56
Por: Senlicencaj bildoj estu forigata, se neniu aldonas la mankantan informon. Krome ĉi tiu bildo kvalite estas sufiĉe malbona. --Tlustulimu (diskuto) 21:44, 29 Maj. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo, la 8-a de junio
Estas laŭ permeso de la lasta heredanto de Vanselow.
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo, la 8-a de junio
Permeso mankas. La aŭtoro mortis nur en 1973, do la aŭtorrajto ankoraŭ ne eksvalidiĝis. Cetere la bildo ne estas neanstataŭigebla, kiel montras la pluraj bildoj en Frederic Pujulà i Vallès.
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je la 10-a de junio
Ho, mi fotis ĝin propramane en hungara muzeo. Kia permeso? Kion kaj kien skribi?Narvalo (diskuto) 22:35, 2 Jun. 2012 (UTC)
Se vi volas rezigni pri viaj aŭtoraj rajtoj, iru al la paĝo de la foto, alklaku "Redakti" kaj aldonu la sekvan mallongigon (kun la krampoj): {{PD-mem}}.
Tiel vi aldonos la sekvan tekston al la paĝo de la foto:
La aŭtorrajto-posedanto de tiu ĉi dosiero, kiu mem alŝutis ĝin al vikipedio, konsentas publikigi ĝin kiel publikaĵon. Tio ĉi validas tutmonde.
Okaze ke tio leĝe ne eblas:
La aŭtorrajto-posedanto donas al ĉiu ajn la rajton uzi tiun-ĉi dosieron por ajna celo, sen ajnaj kondiĉoj, escepte se iu kondiĉo estas bezonata pro leĝo.
Ŝajna vandalaĵo. Ŝajne temas pri aktorino kiu ŝajne ludis rolulon en sitkon (2009), sed en la koncerna paĝo de angla Vikipedio aperas pli da 70 roluloj kaj tute nek tiu nek la aktorino (multe pli nova). La koncerna paĝo en hispana Vikipedio kaj retejo en Wikia aspektas tute fuŝaj kiel faro de la propra knabino. Ankaŭ la esperanto nivelo estas tute fuŝa, kiel el tradukilo.
Komento: Mi ĵus trovis artikoleton en la germana vikipedio: de:Daria Ashley. Ĝi enhavas la saman bildon kaj la saman naskiĝdaton. Krome tie troviĝas ligilo al http://www.imdb.com/name/nm1568255/. Strangas nur, ke la germana paĝo http://www.imdb.de/name/nm1568255/ mencias tute alian naskiĝtagon, eĉ en 1979. Ankaŭ en la franca vikipedio estas artikolon: fr:Daria Ashley. Sed ankaŭ ĝi havas proponon je forigo. Kiu povas esplori, ĉu la knabino vere ekzistas? --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 8 Jun. 2012 (UTC)
Komento: Trarigardo al la menciitaj ligoj montras nur fuŝajn retejojn proprajn por ludoj de knabinoj kun fuŝa simila informo. Se estus vera la informo, surprizus ke estas nenio en seriozaj anglalingvaj retejoj inklude la anglalingvan vikipedion. En la hispana vikipedia la artikolo pri la "aktorino" estas tute fuŝa kaj en la artikolo pri la menciita televida serio (kiu estas serioza) iu metis la nomon de la supozata rolulo nur la 1an de junio (iu kiu antaŭe ne kunlaboris en la artikolo) kun du eraroj en tri vortoj. En la franca Vikipedio jam oni forigis la artikolon. En alia anglalingva retejo aperas la rolulo kaj la aktorino diference de la resto: nur ŝi ne montras foton kaj la ligon montras pli fuŝan informon (sen foto) ol la resto de ligoj. Laŭ mia opinio temas ĉu pri trompema knabino ĉu pri iu ŝatanto de tiu aktorino kiu havis tute pli malgravan intervenon ol asertite.--kani (diskuto) 22:02, 8 Jun. 2012 (UTC)
Komento: Ankaŭ la angla vikipedio (kaj aliaj alilingvaj versioj) forigis la artikolon pro "hoax" (aŭ petas ties forigon.--kani (diskuto) 22:09, 8 Jun. 2012 (UTC)
Komento: Alia detalo pri trompemo estas ke ie aperis tiu foto kiel ŝi en Meksiko, sed la kalendaro surmure estas portugallingve (ĉu brazila?).--kani (diskuto) 22:16, 8 Jun. 2012 (UTC)
ATENTON: Temas pri hoakso. Mi petas la tujan forigon de la artikolo. ATTENTION: Nous avons affaire à un canular. Je demande la suppression immédiate de l'article. ATENCIÓN: Este es un bulo. Yo exijo la retirada inmediata del artículo. ATTENTION: This article is a hoax. I ask the immediate deletion of the article.ĈiuĵaŭdeDiskuto/Nouormand 00:22, 9 Jun. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Ĉar la unua versio de la artikolo ne estis en esperanto kaj la titolo estas ne tradukita, mi traktis tion kiel vandilismon. Do ĝi estis tuj forigenda. --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 10 Jun. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je la 1-a de julio