From Wikipedia, the free encyclopedia
Drumo estas kombinaĵo de frapinstrumentoj (tamburoj, cimbaloj kaj aliaj), aranĝata tiel ke ununura muzikisto povas ludi ĝin.
Dumpase de la historio establiĝis depende de la muzikstilo plej malsamaj aranĝoformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto, tamburego, tamo, ĉarlestono, diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko, bovsonorilo aŭ tintilringo. Ĉi tiun kombinaĵon la muzikisto povas individue kunmeti kaj aranĝi helpe de starigiloj aŭ fiksigaj stangoj. Krom la akustika drumo nuntempe ankaŭ ekzistas elektronika varianto.
Ĝian muzikon oni notas helpe de la kutima notacio. Por distingo servas la tiel nomata neŭtra klefo.
La ĉefa funkcio de drumo en bando estas la generado de baza ritmo, kiu subtenas la bandon kaj rezultigas kune kun la aliaj instrumentoj de la ritmosekcio (ekz. kontrabaso kaj piano) la bazan ritmomodelon. Por tio la drumisto kutime aplikas firman fraposinsekvon, kiun li ripetadas. Bazo de la portanta ritmo estas je tio la alternado de malalta sono de la bastamburo kaj de la alta sono de la tambureto.
Legu pli...
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.