From Wikipedia, the free encyclopedia
Marilyn Monroe (naskiĝis la 1-an de junio 1926 en Losanĝeleso, Kalifornio, kaj mortis la 5-an de aŭgusto 1962 samloke) estis usona aktorino. Ŝi estis unu el plej popularaj filmostelulinoj kaj seksaj simboloj de la 1950-aj jaroj, kaj estas konsiderata unu el plej gravaj ikonoj de la popola kulturo de la 20-a jarcento. La roloskemo ĉiam estis la sama: bela, naiva, sekse alloga. Tion atendis la publiko, kaj kelkaj provoj, eskapi al pli postulemaj roloj (ekz. en The prince and the Showgirl) ne estis vere akceptataj, tiel ke la aktorino rezignacie revenis al sia kutima rolaro. Intertempe ŝi denove estis edziniĝinta: unue kun la basbalisto Joe DiMaggio kaj poste kun la verkisto Arthur Miller. Ankaŭ la edzeco kun Miller fiaskis: dum la laboroj por la filmo The Misfits, kies scenaron li verkis, la paro disiĝis. The Misfits restis la lasta filmo de Marilyn Monroe: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da dormigiloj en Losanĝeleso.
Lastaj artikoloj de la semajno: Ciro la 2-a - Molière - Giacomo Puccini
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.