From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria Salomea SKŁODOWSKA-CURIE [marja skŭodofska kiri], aŭ mallongnome Marie Curie (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola-franca sciencisto pri fiziko kaj kemio, kiu estis pioniro en la studo de radioaktiveco. Ŝi dufoje gajnis la Nobel-premion: en 1903 ŝi gajnis la Nobel-premion pri fiziko (kune kun sia edzo Pierre Curie kaj kun kolega sciencisto Henri Becquerel) pro siaj esploroj pri la fenomeno de radiado, kaj en 1911 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio pro malkovro de radiumo kaj polonio, kaj por sia esplorstudado de radiumo.
En la jaro 1891 Curie venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.
Kune kun sia edzo Pierre Curie Curie esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva. En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 Curie ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).
Lastaj artikoloj de la monato: Mil kaj unu noktoj, Abraham Lincoln, Charlie Chaplin
Sarah Lois VAUGHAN (naskiĝis la 27-an de marto 1924 en Newark, Nov-Ĵerzejo; mortis la 3-an de aprilo 1990 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaz-kantistino kaj pianistino. Ŝi estas rigardata krom Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald kiel unu el la plej elstaraj kantistoj de ĵazo.
La patro de Sarah Vaughan, Asbury „Jake“ Vaughan, estis ĉarpentisto kaj amatora gitaristo. Ŝia patrino Ada estis lavistino kaj kantis en la preĝeja ĥoro. Jake kaj Ada Vaughan estis transloĝigintaj dum la Unua Mondmilito ekde Virginio al Newark. Sarah estis ilia ununura ido. La Voganoj loĝis en la Strato Brunswick, kie Sarah pasigis sian fruan infanecon. Jake Vaughan estis profunde religia, kaj la familio aktivis en la Baptisma Eklezio Nova Monto Ciono, kiu troviĝis en la Thomas-Strato n-ro 186. Sarah sekvis jam en la aĝo de sep jaroj pianolecionojn, kantis en la preĝeja ĥoro kaj ludis laŭokaze dum la ekzercadoj pianon aŭ orgenon.
Lastaj artikoloj de la monato: Marie Curie, Mil kaj unu noktoj, Abraham Lincoln
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.