Uzanto:ThomasPusch/Nacia Parko Kanjono Bryce
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Kanjono Bryce – angle Bryce Canyon National Park – situas en la sudokcidento de la ŝtato Utaho en Usono. Ene de la nacia parko situas la "kanjono Bryce", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio, sed kiu malgraŭ sia nomo ne estas vera kanjono, sed natura amfiteatro. La "kanjono Bryce" ekestis pro erozio ĉe la orienta flanko de la altebenaĵo Paunsaugunt. Ĝi diferenciĝas de aliaj kanjonoj pro siaj unikaj gologiaj strukturoj, la "hoodoos", grandaj rokaj "kolonoj" en ruĝecaj, oranĝecaj kaj blankecaj koloroj, kiuj per vento, pluvo kaj glacio formiĝis el la rokaj sedimentoj.
Nacia Parko Kanjono Bryce | |||
---|---|---|---|
| |||
Bazaj informoj | |||
ŝtato: | Utaho, ![]() | ||
plej proksima urbo: | Tropic (Utaho) | ||
areo: | 145 km² | ||
dato de establiĝo: | 15-a de septembro 1928 | ||
vizitantoj po jaro: | 1.017.681 (stato de 2005) | ||
koordinatoj: | 37° 36' 17" norde, 112° 9' 26" okcidente (Bryce Point) | ||
|
La nacia parko situas en alteco de inter 2400 kaj 2700 metroj super la marnivelo kaj do situas signife pli alte ol la proksimaj Nacia Parko Zion aŭ la Nacia Parko Granda Kanjono.
La parko ekde prahistoriaj tempoj estis loĝregiono indiana, kaj ekde la jaro 1850 estis ekloĝita de setlantoj el Eŭropo. Ĝi ekhavis sian anglalingvan nomon de la setlisto Ebenezer Bryce, kiu ekvivis tie ĉirkaŭ la jaro 1875. La teritorio dum la jaro 1924 iĝis "nacia monumento" kaj dum 1928 estis deklarita nacia parko. Nuntempe inter 800.000 kaj 1.000.000 vizitantoj ĉiujare vizitas la parkon.