Vjetnama milito
milito (1959–1975) inter Nord-Vjetnamio kaj Sud-Vjetnamio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado. Oni indikis pli precizan daŭron el 1a de Novembro 1955[1] ĝis la Falo de Sajgono la 30an de Aprilo 1975.[2]
- La militantoj estis unuflanke: Vjetnama respubliko (Sud-Vjetnamio), Usono kaj kontraŭkomunistaj aliancanoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Filipinoj.[3][4]
- La militantoj estis aliflanke: Vjetnama Demokrata Respubliko (Nord-Vjetnamio) kaj la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (Vjetkongo) gerilomovado. Sovetunio kaj Ĉinio[5] kaj aliaj komunistaj landoj helpis Nord-Vjetnamion kaj la Vjetkongon per militaj, financaj kaj diplomataj apogoj.
Vjetnama Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
peranta milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko | Vjetnamujo | ||||||
La milito estis parto de konflikto konata kiel Dua Hindoĉina Milito, en kiu partoprenis ankaŭ la najbaraj landoj Kamboĝo kaj Laoso. En Vjetnamio la milito estas konata kiel Usona milito (vjetname Chiến Tranh Chống Mỹ Cứu Nước, laŭvorte milito kontraŭ la usonanoj por savi la nacion).
La milito estas amplekse konsiderata kiel filia milito de la epoko de la Malvarma Milito.[6] Ĝi daŭris preskaŭ 20 jaroj, kaj la rekta interveno de Usono finiĝis en 1973. La konflikto kontaĝiĝis ankaŭ al najbaraj landoj, akrigante la disvolvigon de la Laosa Enlanda Milito kaj de la Kamboĝa Enlanda Milito, kiuj finiĝis kun la tri landoj oficiale iĝantaj komunistaj ŝtatoj ĉirkaŭ 1976.[7][8]
Je la malvenko de la Franca Unio en la Unua Hindoĉina Milito kaj sekva akceptado de militista retiriĝo el Vjetnamo kongrue kun la deklaroj de la Ĝeneva Konferenco de 1954 kiu ekvalidiĝis ekde la 23an de Julio 1954, la lando akiris sendependecon el Francio, sed estis dividita en du militareoj: nome Viet Minh ekkontrolis Nordan Vjetnamon, dum Usono ekfaris financan kaj militistan apogon al la ŝtato de Suda Vjetnamo.[9] Antaŭ tio, grupo de militkonsilistoj usona nome Military Assistance Advisory Group, Indochina (kun registara rajtigita forto de 128 homoj) estis sendita jam en Septembro 1950 kun misio transigi la uzadon kaj distribuadon de la usona militekipaĵaro fare de francoj kaj iliaj aliancanoj. La Viet Cong (VK), nome sudvjetnama komuna fronto sub direktorado en la nordo, iniciatis gerilan militon en la sudo. Ankaŭ la Popola Armeo de Vjetnamo (PAVN), konata ankaŭ kiel Nordvjetnama Armeo (NVA), engaĝiĝis en pli konvencia milito kontraŭ Usono kaj la Armeo de la Respubliko Vjetnamo (ARVN). Norda Vjetnamo invadis Laoson en 1958, establante la Ho Ĉi Minh Vojon por liveradi kaj plifortigi la Vjetkongon.[10]:16 Ĉirkaŭ 1963, la nordo estis sendinta 40 000 soldatojn por lukti en la sudo.[10]:16 La Usona engaĝiĝo pliiĝis kun la Prezidento John F. Kennedy, el ĝuste sub milo da militkonsilistoj en 1959 ĝis 23 000 ĉirkaŭ 1964.[11][12]:131
Sekve de la Incidento de la Vjetnama golfo en Aŭgusto 1964, la Usona Kongreso aprobis rezolucion kiu havigis al la Prezidento Lyndon B. Johnson larĝan aŭtoritaton por pliigi la usona militĉeestado en Vjetnamio, sen formala militdeklaro. Johnson ordonis la deplojadon de bataluniuoj por la unua fojo, kaj spektakle pliigis la nombron de usonaj trupoj ĝis 184 000.[11] Usonaj kaj Sudavjetnamaj fortoj fidis je la aerarmea supereco kaj enorma pafadpovo por entrepreni operacojn de "serĉado kaj detruado", inkludante surterajn fortojn, artilerion, kaj aeratakojn. Usono ankaŭ entreprenis grand-skalan kampanjon de strategia bombado kontraŭ Norda Vjetnamo,[12]:371–374[13] kaj pluigis gravan plikonstruadon de siaj fortoj, spite la malmultan progreson faritan per tiaj demarŝoj. En 1968, nordvjetnamaj fortoj lanĉis la Tet-Ofensivon; kvankam ĝi rezultis en milita malvenko por ili, ĝi iĝis politika venko, ĉar ĝi okazigis la fakton ke ekvanuis la usonan enlandan apogon al la milito.[12]:481 Je la fino de la jaro, la VK tenis malmultan teritorion kaj estis deflankigita de la PAVN.[14] En 1969, Norda Vjetnamio deklaris la Provizoran Revolucian Registaron de la Respubliko Suda Vjetnamio. Operacoj transpasis landlimojn, kaj Usono bombadis la nordvjetnamajn liveradvojojn en Laoso kaj Kamboĝo. En 1970 puĉo elpostenigis la kamboĝan monarkon, Norodom Sianuk, rezulte en invado fare de la PAVN de la lando (je peto de la Ruĝaj Kmeroj), kaj sekve Usono kontraŭ ARVN kontraŭ-invadis, kio rezultis en la Kamboĝa Enlanda Milito. Post la elekto de Richard Nixon en 1969, startis politiko de "Vjetnamigo", kio konsistis en la fakto, ke la milita konflikto pliiĝis je etendo de la ARVN, dum la Usonaj fortoj retiriĝis pro la pliiĝanta enlanda opozicio. Usonaj surteraj fortoj ege estis retiriĝintaj komence de 1972, kaj iliaj operacoj estis limigitaj al aerfortaj apogo, artileria apogo, konsilistoj kaj ekipaĵaro de milit-materialo. La Pariza Pacinterkonsento de Januaro 1973 rezultis en la retirigo de ĉiuj usonaj fortoj;[15]:457 sed la interkonsento estis preskaŭ tuj rompita, kaj la batalado pluis dum du pliaj jaroj. La Falo de Pnompeno en manoj de la Ruĝaj Kmeroj la 17an de Aprilo 1975, kaj la printempa ofensivo de 1975 rezultis en la Falo de Sajgono en manoj de la PAVN la 30an de Aprilo, markis la finon de la milito; Norda kaj Suda Vjetnamio estis reunuigitaj la 2an de Julio de la sekva jaro.
La milito okazigis enorman koston je homaj perdoj: ĉirkaŭkaluloj de la nombro de Vjetnamaj soldatoj kaj civiluloj mortigitaj gamas el 966 000[16] ĝis tri milionoj.[17] Ankaŭ ĉirkaŭ 275 000 ĝis 310 000 Kamboĝanoj,[18][19][20] 20 000 ĝis 62 000 Laosanoj,[17] kaj 58 220 usonanoj mortis en la milito. La fino de la Vjetnama milito eksplodigis la fuĝan elmigradon de la nomitaj "Vjetnamaj boatuloj" kaj la plej granda Hindoĉinia krizo de rifuĝintoj, ĉefe inter tiuj kiuj estis kunlaborintoj de usonanoj aŭ malkonsentis kun la novaj komunismaj reĝimoj; tio rezultis en milionoj de rifuĝinton abandonantaj Hindoĉinion, el kiuj ĉirkaŭkalkule 250 000 pereis en la maro pro malbonaj navigkondiĉoj. Enposteniĝintaj, la Ruĝaj Kmeroj realigis radikalan politikon kiu rezultis en la nomita "Kamboĝa genocido", kaj la konflikto inter ili kaj la ĵus unuiĝinta Vjetnamio tuj pliiĝis en la Kamboĝ–Vjetnama milito, kiu elpostenigis la Ruĝajn Kmerojn en 1979. Reage, Ĉinio invadis Vjetnamion, kio rezultis en landlimaj konfliktojn ekde 1979 ĝis 1991.Ĉio tio estis konsekvenco de la rivaleco inter Ĉinio kaj Sovetunio kiel konkurencaj potencoj de la komunismaj landoj, kun similaj situacioj ankaŭ en Afriko.
En Usono, la milito okazigis tion kio estis refrrencata kiel "Vjetnama Sindromo", nome publika opozicio al usona transmaraj militengaĝiĝoj,[21] kio, kun la Skandalo Watergate kontribuis al fidokrizo kiu tuŝis Usonon laŭlonge de la 1970-aj jaroj.[22]
Krom la homperdoj, la Usona Aerforto detruis pli ol 20% de la ĝangaloj de Suda Vjetnamo kaj 20–50% de la mangrovejoj pro forĵeto de ĉirkaŭ 20 milionoj da galjonoj de venenaj herbicidoj (senfoliiloj) kiel la Oranĝa Agento.[23][24][25] La milito estas unu el la plej ofte menciitaj ekzemploj de ekocido, ekzemple fare de la sveda ĉefministro Olof Palme, advokatoj, historiistoj kaj aliaj fakuloj de diversaj studobjektoj.[26][27][28]