From Wikipedia, the free encyclopedia
La Viduedoj (Viduidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.
Viduedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vidua macroura | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĉiuj specioj de la Viduedoj estas kovoparazitoj, kaj kiel kovgastiganton ili senescepte uzas speciojn de la Estrildedoj. La plej multaj specioj de la Viduedoj specialiĝis je certa specio de la Estrildedoj; nur malmultaj specioj de la Viduedoj uzas du aŭ tri tre parencajn Estrildedspeciojn kiel kovgastiganton.
La adaptiĝo estas konsiderinda. La ovoj de la Viduedoj similas al tiuj de la Estrildedoj; ili nur estas iom pli grandaj. Malsame ol la Kukolo la eloviĝinta Viduedo ne elĵetas la ovojn kaj idojn de siaj gastigfamilio, sed plenkreskiĝas kune kun la falsaj gefratoj. La junbirdoj de la Viduedoj havas la samajn gorĝodesegnaĵon, papilojn aŭ ŝvelaĵojn de la bekorando kiel la junaj Estrildedoj. Ankaŭ ilia plumaro kun ties petmoviĝoj kaj petvoĉoj similas al tiuj de la kovgastigantoj. El la kanto kaj voĉoj de plenkreskinta Viduedo-masklo oni povas ekscii, kiu specio de Estrildedoj bredas ilin. Nur la specio Vidua macroura, kiu uzas la Estrilda astrild kaj la Estrilda troglodytes kiel kovgastiganton, kaj la „Glanzwitwe“(germane)*, kies idojn bredas la „Elfenastrild“(germane)* kaj la "Feenastrild“(germane)*, havas specifan kanton, kiu ne similas al la kanto de la kovogastiganto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.