Vida Jerman
kroata aktoro kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vida JERMAN estis kroata aktorino, kiu naskiĝis la 28-an de majo 1939 en Zagrebo kaj mortis la 10-an de decembro 2011.
Vida Jerman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1939 (1939-05-28) en Zagrebo |
Morto | 10-an de decembro 2011 (2011-12-10) (72-jaraĝa) en Zagrebo |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | Mirogoj, Division RKT, site 140A, #177 45.84108 °N, 15.98579 °O / 45.84108; 15.98579 (mapo) |
Lingvoj | Esperanto • kroata • angla • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Socialisma federacia respubliko Jugoslavio Sendependa ŝtato Kroatio Kroatio |
Alma mater | Academy of Dramatic Art (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto teatra aktoro filmaktoro |
Vida Jerman studis teatran arton en Zagrebo kaj Londono, laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj. Ekde 1973 ŝi aktoris ankaŭ en Esperanto. Ŝi estis bone konata al la esperantista publiko, vizitinta ŝiajn prezentojn en multaj UKoj, IJKoj kaj en Kongresoj de SAT. Interalie, ŝi debutis kiel aktorino en Esperantujo jam en 1973, samjare kun sia esperantistiĝo, en Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb, kaj kiel Marika en Doktoro Rosales de Giorgio Silfer. Krom esperantlingva poezio ŝi ŝatis prezenti monodramojn, kiel ekzemple Virino, kiu flustris en uragano de Spomenka Štimec aŭ La rompita virino de Simone de Beauvoir.