La vicreĝlando de Peruo, kiu unue nomiĝis vicreĝlando de Nova Kastilio (hispane Virreinato del Perú respektive Virreinato de Nueva Castillia), estis hispana kolonio en Sudameriko. Ĝi fondiĝis en la jaro 1542 kaj komence ampleksis la plej grandan parton de la sudamerika teritorio kontrolata per la Hispana Reĝlando, ĝis per la fondiĝo de la vicreĝlando de Nova Granado (nuntempe Kolombio, Ekvadoro, Panamo kaj Venezuelo, la lasta lando antaŭe estis parto de la vicreĝlando Nova Hispanio) en 1717 kaj per la fondiĝo de la vicreĝlando de Río de la Plata (Argentino, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo) en 1776 ĝi perdis je grandeco. La vicreĝlando pereis, kiam en 1818 sendependiĝis la ŝtato Ĉilio kaj en 1821 la ŝtato Peruo.
Rapidaj faktoj viceroyalty of the Spanish Empire ...
Vicreĝlando de Peruo |
|
|
viceroyalty of the Spanish Empire |
Geografio
la vicreĝlando de Peruo inter la jaroj 1542 kaj 1818)
Kolora areo sume: jura teritorio dum la fonda jaro 1542
Malhele kolorigita areo: fakte regata areo en la momento de plej granda amplekso (ĉirkaŭ la jaro 1650) Hele kolorigitaj areoj: teorie postulataj, sed fakte neniam hispane kontrolitaj areoj
Bruna areo: Amplekso en la momento de la vicreĝlanda pereo en 1818 |
|
Ĉefurbo: |
|
Loĝantaro |
|
|
|
|
Ŝtat-strukturo |
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj |
Diplomatiaj Rilatoj |
|
|
Fermi
Dum la 17-a jarcento la vicreĝlando ampleksis ses reĝajn provincajn administrajn unuojn, tiutempe nomataj Real Audiencia: Panamá, Santa Fé de Bogotá (Kolombio), Real Audiencia de Quito (Ekvadoro), Limo (nuntempa Peruo), Charcas (Bolivio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo) kaj Ĉilio.