From Wikipedia, the free encyclopedia
Veľký Kriváň (1 708,7 m s. m.) estas la plej alta monto de montaro Malgranda Fatro. Ĝi troviĝas sur ĉefa montodorso de Krivana parto de Malgranda Fatro, kiu portas laŭ ĝi sian nomon. Tiu ĉi herbejriĉa monto kun montopinto super supra limo de disvastiĝo de monta pino estas eminenta belvedera punkto kun ronda elrigardo. Ĝi najbaras kun montoj Pekelník (1609 m s. m.) kaj Chleb (1645,6 m s. m.), de kiuj apartigas ĝin montoseloj Bublen (1610 m s. m.) kaj Snilovské sedlo (1524 m s. m.). La sudaj, orientaj kaj okcidentaj deklivoj de Veľký Kriváň estas lavangemaj.
Veľký Kriváň | |
monto | |
Vido al Veľký Kriváň el Poludňový grúň | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | distrikto Žilina |
Montaro | Malgranda Fatro |
Situo | Veľký Kriváň |
- alteco | 1 708,7 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 15″ N 19° 01′ 51″ O (mapo) |
Geologia konsisto | Kalkoŝtono |
Plantaro | monta pino |
Plej facila aliro | De kabano Vrátna laŭ verda turisma marko al Snilovské sedlo, de tie laŭ ruĝa marko ĝis montopinto. |
Situo de Veľký Kriváň enkadre de Slovakio
| |
Situo de Veľký Kriváň enkadre de Regiono Žlina
| |
Vikimedia Komunejo: Malá Fatra | |
Aliri al la montopinto oni povas de kabano Vrátna sur verda turisma marko aŭ per seĝa telfero al Snilovské sedlo (1 524 m s. m.), de tie sur ruĝa marko al la montopinto. Tempo de la aliro sur la verda marko estas proksimume 2:30 horoj, per la telfero el ties supra stacio daŭras al la pinto proksimume 45 minutoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.