Vezuvio
itala vulkano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Vezuvio (itale, Monte Vesuvio, elp.:MONte veZUvjo) estas vulkano situanta oriente de Napolo, Italio, kiu desupere observanta la golfon de Napolo. Unu el la tri plej aktivaj vulkanoj en Italio, kaj unu el la plej perfortaj sur la tero, ĝi estas 1.281 metrojn alta. La regiono ĉirkaŭ ĝi estas nacia parko (1996).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7c/Mount_Vesuvius_Wikivoyage_banner.jpg/640px-Mount_Vesuvius_Wikivoyage_banner.jpg)
Rapidaj faktoj Lando, Duoninsulo ...
Vezuvio (Vesuvio) | |
itale: Monte Vesuvio, latine: Mons Vesuvius | |
vulkano | |
Lando | ![]() |
---|---|
Duoninsulo | Apenina duoninsulo |
Regiono | Kampanio |
Provinco | Provinco de Napolo |
Tipo de vulkano | Stratovulkano |
Situo | Vezuvio |
- alteco | 1 281 m s. m. |
- koordinatoj | 40° 49′ 17″ N 14° 25′ 34″ O (mapo) |
Vulkana arko | Kampana vulkana arko |
Geologia konsisto | Andezito |
Lasta erupcio | 1944 |
Aĝo de roko | 25000 jaroj antaŭ nuntempo |
Aĝo de vulkano | 17000 jaroj antaŭ nuntempo |
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
| |
![]() | |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Monte_Vesubio_%28desde_sat%C3%A9lite%29.jpg/640px-Monte_Vesubio_%28desde_sat%C3%A9lite%29.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Vesuve-NASA.jpg/640px-Vesuve-NASA.jpg)
La erupcio de Vezuvo en 79 p.K. detruis la romiajn urbojn Pompejo kaj Herkulano. Ĝi estis la unua dokumentita eksplodo en la historio. De tiam Vezuvio erupciis multajn fojojn kaj estas konsiderata unu el la plej danĝeraj vulkanoj en la mondo pro la alta loĝdenso ĉirkaŭ ĝi. En kazo de eksplodo, ĉirkaŭ tri milionoj da homoj estas en danĝero.