Vestfalia Golfo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vestfalia Golfo, ankaŭ Monasterlanda Golfo, estas ebena pejzaĝo, kiu esence lokas en Vestfalio kaj nur malgrandegaparte en norda Rejnlando (ekstrema sudokcidento) kaj Malsupra Saksujo (randaj regionoj en la nordo). Ĝi estas, post la Kolonja Golfo kaj kune kun la okcidente alligiĝa Malsuprorejna Malaltebenaĵo, la dua plej suda parto de la Nordgermana Malaltebenaĵo.
Vestfalia Golfo | |||
---|---|---|---|
Altebenaĵo | |||
pejzaĝo [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Koordinatoj | 51° 57′ 47″ N, 7° 37′ 43″ O (mapo)51.962944447.62869444 | ||
Vestfalia Golfo | |||
La Vestfalia Golfo konsistas el la unuopaj partoj de Monasterlando, de la Emscherlando en la okcidenta sudo same kiel, pli sude, la regionoj flankaj de Sauerland ĉirkaŭ la Hellweg.
Naturregione la Vestfalia Golfo estas ĉefunuogrupo kaj estas klasifikata en la Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands per la kodnumero 54, en la sistemo de la Bundesamt für Naturschutz en la samaj limoj per D34.