![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Verniero.jpg/640px-Verniero.jpg&w=640&q=50)
Verniero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Verniero estas agordoplato aŭ montroplato, kiu pli precize ol kutima montroplato ebligas legi agordatan aŭ montratan valoron.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Verniero.jpg/640px-Verniero.jpg)
Ĝi konsistas el du simplaj montroplatoj, unu el ili, ĉefa, havas normalan skalan kaj plenan longon.
La alia, akcesora, estas mallonga kaj havas malmulte malpli grandan skalon. Sulko de la akcesora montroplato, kiu koincidas kun sulko de la ĉefa montroplato, montras sekvajn ciferojn de la valoro.
Pliprecizigado per uzado de verniero kutime estas 5-, 10- aŭ 20-foja.