From Wikipedia, the free encyclopedia
En astronomio, la verna punkto (aŭ la printempa punkto, aŭ la unua punkto de Ŝafo, aŭ de Arieso) estas intersekco inter la ekliptiko (la ebeno kie situas la orbito de la Tero) kaj la ĉiela ekvatoro. Ekzistas du tiaj intersekcoj; la verna punkto estas tiu, kiun la Suno trapasas en la nordan direkton. La mala punkto, kie la Suno trapasas la ekliptikon en la sudan direkton, nomiĝas aŭtuna punkto.
Kiam la Suno trapasas tiun ĉi punkton, sur Tero komenciĝas printempo en la norda hemisfero, kaj aŭtuno en la suda.
La nomo unua punkto de Ŝafo (aŭ de Arieso) ekestiĝis ĉar, antaŭ 2100 jaroj, la printempa ekvinokso okazis dum la Suno estis en la konstelacio Ŝafo. Nuntempe, pro la precesio de la ekvinoksoj, la Suno trairas la ekliptikon dum ĝi ankoraŭ situas en la konstelacio Fiŝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.