La komunumaro Wittlich-Land - germane Verbandsgemeinde Wittlich-Land [ferBANTSgemajnde VITlih-Lant], mallonge VG Wittlich-Land - estas administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Wittlich. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 31436 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro ekestis la 1-an de julio 2014 per kunigo de antaŭaj komunumaroj Wittlich-Land kaj Manderscheid.

Rapidaj faktoj Administrado, Politiko ...
VG Wittlich-Land
Blazono
Komunumaro Wittlich-Land (Germanio)
Komunumaro Wittlich-Land (Germanio)
DEC

komunumaro en Rejnlando-Palatinato
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo WIL
Oficiala Municipokodo 072315008
Subdivido 24 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Christoph Holkenbrink
Titolo de komunumestro Verbandsbürgermeister
Adreso de la administrejo Kurfürstenstraße 1
54516 Wittlich
Demografio
Loĝantaro 31436 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 59′ N,  53′ O (mapo)49.9860436.891438
Alto super la marnivelo 160 m
Areo 235,77 km²
Oficiala retejo http://www.vg-wittlich-land.de
vdr
Fermi

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.