La komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben - germane Verbandsgemeinde Thaleischweiler-Wallhalben - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, ĉirkaŭ la komunumo Thaleischweiler-Fröschen. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 373 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro cetere ekestis nur la 1-an de julio 2014, per kunigo de la antaŭe sendependaj komunumaroj Thaleischweiler-Fröschen kaj Wallhalben. La oficialan novan nomon ĝi ricevis la 1-an de januaro 2016.
Komunumaro Thaleischweiler-Wallhalben | ||||||
| ||||||
Verbandsgemeinde in Rhineland-Palatinate | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Südwestpfalz | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | PS | |||||
Oficiala Municipokodo | 073405009 | |||||
Subdivido | 20 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Peifer | |||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 52 66987 Thaleischweiler-Fröschen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 17373 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 17′ N, 7° 33′ O (mapo)49.297.55 | |||||
Areo | 142,65 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.vgtw.de | |||||
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.