municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Velamazán [belamaZAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudo de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Velamazán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42210 • 42365 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 67 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 2° 42′ U (mapo)41.45-2.6983333333333 [+] | ||
Alto | 976 m [+] | ||
Areo | 71,59 km² (7 159 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Velamazán [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 71,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 56 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Caltojar, Ciadueña, Barca, Rebollo kaj Casillas. Ĝi enhavas la loĝlokojn Fuente Tovar, Rebollo de Duero kaj Velamazán.
En ĝia teritorio kaj inkluditaj en la Reto Natura 2000 estas la jenaj lokoj:
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Rebollo de Duero. .
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj (el kiuj unu ruina uzata kiel tombejo), la Palaco de la Markzio de Velamazán apartenanta al la familio González de Castejón kaj gvatoturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.