From Wikipedia, the free encyclopedia
Veľké Kozmálovce, hungare Nagykoszmály estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron (kontraŭe troviĝas Malé Kozmálovce), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Šahy-Levice. La lasta troviĝas 8 km-ojn for.
La unua mencio pri persono Andreo Koszmályi devenis el 1322, pri la vilaĝo el 1337 en formo Kozmal. En 1618 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 832 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de Slovakio. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 700 da homoj (699 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.