Vatikanaj eŭro-moneroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kvankam Vatikanurbo ne estas membroŝtato de la Eŭropa Unio, en duflanka interkonsento inter la ŝtato Italio nome de la Unio kaj la papa administrejo en Vatikanurbo de la jaro 2001 estis decidite, ke Vatikanurbo rajtas uzi la komunan eŭropan valuton en sia lando kaj rajtas produkti proprajn eŭro-monerojn ĝis la kvanto de difinita ono de la monkvanto, kiun rajtas produkti la ŝtato Italio. Similaj duflankaj interkonsentoj ankaŭ estis subskribitaj inter la Eŭropa Unio kaj la etaj ŝtatoj San-Marino kaj Monako. Tiuj valutaj interkonsentoj konsideriĝis necesaj, ĉar la tri ŝtatoj antaŭ la enkonduko de la komuna eŭropa valuto estis parto de valuta unio kun Italio (San-Marino kaj Vatikano) respektive Francio (Monako).
La vatikanaj eŭro-moneroj - Vatikano origine rajtis produkti monerojn en suma valoro de ĉiujare 670.000 Eŭroj, ekde la jaro 2004 temas pri ĉiujare unu miliono da Eŭroj - havas la plej malgrandan eldonkvanton de ĉiuj eŭro-moneroj kaj tial inter kolektistoj aparte deziratas. La ĝisnunaj eldonoj jam antaŭ la oficialaj datoj de eldono estis elaĉetitaj kaj tial neniam estis uzitaj kiel ĉiutaga pagilo, kvankam ili teorie estas valida tia ĉiutaga pagilo.
Pli altaj eldonoj nur estas permesataj dum tiel nomata "Sankta Jaro" (la venonta estos 2025, en la kazo de specialaj jubileoj (ekzemple dum 2003 la 25-jara jubileo de la papiĝo de Johano Paŭlo la 2-a) aŭ en la kazo de morto de papo (ekzemple la 2-an de aprilo 2005 - morto de papo Johano Paŭlo la 2-a). Tiam Vatikanurbo rajtas laŭ la origina interkonsento de 2001 aldone produkti monerojn en valoro de 250.000 Eŭroj, ekde la jaro 2004 en aldona valoro de 300.000 Eŭroj.
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio, inkluzive de Vatikano. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La vatikanurbajn eŭro-monerojn produktigas la itala ŝtata stampejo Istituto Poligrafico e Zecca Dello Stato en Romo.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.