Vasárnapi Ujság
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasárnapi Ujság [vaŝa:rnapi ujŝa:g ~ Dimanĉa Gazeto] (laŭ nova ortografio Vasárnapi Újság) estis bilda, semajna eldonaĵo en (Aŭstrio)-Hungario, en la hungara lingvo.
Ĝi aperis unuafoje la 5-an de marto 1854. Tiam eldonis ĝin Gusztáv Heckenast kaj redaktoris ĝin Albert Pákh. Komence vivtenis Ela gazeton nur Pákh, Pál Gyulai [djulai] kaj Mór Jókai, kiuj preskaxu sole verkis por la eldonaĵo. Poste aliĝis al ili pli fruaj persekutintoj de la aŭstra registaro.
Kvankam ili malfacile reproduktis la bildojn, la gazeto iĝi populara. Post morto de Albert Pákh (17-an de marto 1867), transprenis la redaktadon Miklós Nagy [mikloŝ nadj], ekde 1873 la Franklin-társulat iĝis la eldonisto-posedisto.
Ĝi aperis ekde 1855 kun aldonaĵo Politikai Ujdonságok (Politikaj Novaĵoj), en 1877 kun Háboru-Krónika (Milit-kroniko) (pli poste Világ-Krónika Mond-kroniko).
Milós Nagy pensiiĝis la 1-an de novembro 1909 kaj la redaktadon transprenis Pál Hoitsy. Samtempe oni ĉesigis la aldonaĵon Politikai Ujdonságok
La eldona entrepreno decidi ĉesigi la aperigon fine de 1921.