From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasilkova minejo estas gasokondensata minejo kiu situas en Nenecio, Arĥangelska provinco (Rusio), 60 km nord-oriente de urbo Narjan-Maro kaj estas parto de la Timano-Peĉora naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1970 kaj ekspluatata ekde 1975.
Vasilkova minejo | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Василковское месторождение | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
La minejo situas ene de Denisova fleksejo kaj estas ligita al la etendita nord-okcidenten braĥiantiklinala faldo granda je 19 x 6 km, kun amplitudo 150 m.
En la sekco de la minejo estas trovitaj 8 gasokondensataj kuŝejoj, el kiuj 7 troviĝas en terigenaj sedimentaĵoj de malsupra triaso, supra permio kaj la kungura ŝtupo de malsupra permio je la fundo 1461 ĝis 1859 m. Produktohavaj tavoloj havas gasosaturitan dikecon 3,6-13 m, poreco estas 15,1-20%, gasosatureco 0,41-0,65%, tavolpremo 14,3-18,8 MPa. Enhavo de la kondensato en la gaso esas 38,9 g/m³.
La ĉefa gaskapacito (78,6%) estas ligita al la karbonataj sedimentaĵoj de malsupra permio — karbonio, kuŝantaj je la fundo 2248 ĝis 2410 m, kun gasosaturita dikeco 26,3 m, poreco 18,5%, gasosatureco 0,9, komenca tavolpremo 25,8 MPa. Enhavo de la kondensato en la gaso esas 55,8 g/m³.
Tavolgaso de la terigenaj produktohavaj sedimentaĵoj estas precipe metana, enhavo de la homologoj de metano 2,42%, kondensato 38,9 g/m³ En la karbonataj sedimentaĵoj de malsupra permio — karbonio, la gaso enhavas sulfidacidon 0,07%, homologoj de metano estas 2,62%, kondensato 55,8 g/m³.
Oni ekspluatas la kuŝejon de la tavoloj P-V-VI de la kazana ŝtupo.
En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 78 miliardoj da kubaj metroj, la suma elminigado atingis 1,7 miliardoj da kubaj metroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.