Var (departemento)
franca departemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Var estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi etendiĝas sur 5 973 km2 kaj enhavis 1 021 669 loĝantojn en 1999. La prefektejo de la departemento estas la historia urbo Toulon.
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...
Var | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Numero | 83 |
Prefektejo | Toulon/Tolon |
Subprefektejoj | Brignoles/Brinhòla Draguignan/Draguinhan |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Marc Giraud |
Prefekto | Evence Richard |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 095 337 (2021) |
Areo | 5 973 km² |
Loĝdenso | 183 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 15 |
Komunumoj | 153 |
Fermi
Var havas landlimojn kun la departementoj Bouches-du-Rhône, Vaucluse (nur kelkaj centoj da metroj), Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. Ĝi plie estas bordata de la Mediteranea Maro.
La departemento tute enhavas 153 komunumojn.
Rimarkindas, ke la nomo de la departemento estas tiu de la rivero Var, kiu tamen ne fluas tra ĝi.