Vaneča
vilaĝo en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia
vilaĝo en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vaneča, hungare Vaslak estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en Občina Puconci. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis Vanecsa, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon.
Vaneča situas sur deklivoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hungario-Murska Sobota.
La unua mencio devenis el 1549 en formo "Wanecha". Tiam la kampoj apartenis al fortikaĵo de Lendva. Dum la hungara regado oni nombris en Vaslak 82 domojn kaj 431 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1954 vilaĝa festego okazis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.