municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Valongo estas portugala urbo situanta en la subregiono Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la Distrikto Porto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valongo (stacidomo). |
Valongo | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 93 858 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 235 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 8° 30′ U (mapo)41.183333333333-8.5 [+] | ||
Areo | 76 km² (7 600 ha) [+] | ||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valongo [+] | |||
La urbo estas sidejo de la municipo Valongo kiu havas totalan areon de 75,12 km², 94 795 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 1 262 loĝantoj por km², subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Santo Tirso, nordoriente kun Paços de Ferreira, oriente kun Paredes, sudokcidente kun Gondomar kaj okcidente kun Maia.
La municipo Valongo estas formata per kvar freguesias:
Loĝata ekde Paleolitiko, la areon de Valongo okupis diversaj popoloj. Ĝi iĝis parto de la Condado Portucalense en la 9-a jarcento. Jam tiam ekzistis la aktuala fregezio Campo (tiam konata kiel S. Martinho de Valongo) kaj ĝi inkludis la aktualan fregezion Valongo (inklude la "domaron de Susão"), kiu iĝos aparta fregezio en sekvaj jarcentoj. Dum tiu epoko, la rivero Ferreira, kiu trapasas la aktualan teritorion de la municipo, utilis kiel limo inter la teritorioj de Anégia kaj de Portucale, de sueva deveno.
Per la Inquirições de 1295, oni scias, ke la aktuala municipo estis disa inter Julgado de Aguiar de Sousa – kiu inkludis S. Martinho de Campo kaj Sobrado - kaj Julgado da Maia - kie estis S. Vicente da Queimadela (Alfena), Valongo kaj S. Lourenço de Asmes (Ermesinde).
Komence de la 19-a jarcento, Valongo suferis la okupacion de trupoj de Napoleono Bonaparte, kadre de la Francaj Invadoj. Divizio instaliĝis en Valongo, transformis la preĝejon en stalo kaj rabadis el privatuloj kaj el la eklezio. En 1832, la regiono estis scenejo de la Liberalaj Militoj – Konstituciistoj kaj Mikelistoj frontis en la Batalo de Ponte Ferreira. En Ermesinde, iama Konvento de Nª. Srª. do Bom Despacho (Stª. Rita), iĝis milita hospitalo de la absolutismaj fortoj kaj en la atrio de la preĝejo oni enterigis en komuna fosejo multajn el tiuj kiuj mortis dum la Sieĝo al Porto. Fine de la milito, per dekreto publikigita la 29an de novembro 1836, D. Maria la 2-a kreis la municipon Valongo enhavantan la fregeziojn Sobrado, Campo kaj Gandra (kiuj tiam apartenis al la municipo Baltar) kaj Alfena, Ermesinde kaj Valongo (kiuj apartenis al la municipo Maia).
Tiukadre okazis reĝaj vizitoj kaj moderniga disvolvigo pere de konstruado de ruraj domegoj, fervojo kaj elektra tramo. Historie la areo estis grava centro por minado de ardezo, sed oni elfosas ankaŭ aliajn mineralojn kaj oni instalas industriojn, ĉu rilataj al metalurgio kaj teksaĵoj, ĉu al transformado de ruraj produktoj.
Kvankam oni proklamis la Portugalan Respublikon en Valongo la 10an de Oktobro 1910, dum 1911 kun partopreno de pastroj kaj en 1919 per proklamo en Porto okazis monarkiismaj ribeloj al kiuj elementoj de Valongo aliĝis, sed tiuj finfine malsukcesis.
La rilato al Porto ebligis konstantan loĝantarkreskon laŭlonge de la 20-a jarcento el 11 000 loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 94 000, tio estas pli ol okobliĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.