From Wikipedia, the free encyclopedia
Valle de Zamanzas [Balje dezaMANzas] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Valle de Zamanzas povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Z. La municipa ĉefurbo estas Gallejones [galjeĤOnes].
Valle de Zamanzas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09146 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 51′ N, 3° 45′ U (mapo)42.853333333333-3.7497222222222 [+] | ||
Alto | 677 m [+] | ||
Areo | 19,27 km² (1 927 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Zamanzas [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 50 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 575 loĝantojn el la 1870-aj jaroj. Ĝi distas 75 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas sude de la ŝoseo de Medina de Pomar al la Akvorezervejo de Ebro.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En Mezepoko estis senjorlando formata de 6 lokoj: Aylanes, Barrio la Cuesta, Báscones (nuntempe Báscones de Zamanzas), Gallejones, Robredo kaj Villanueva Rampalay. Kelkaj el tiuj loknomoj sugestas, ke eble reloĝantoj estis transmontanoj, tio estas lokanoj el Asturio aŭ Eŭskio de trans la kantabraj montoj.
En la 19-a jarcento ĝi apartenis dekomence al Kantabrio sed estis transpasata al la provinco Burgoso.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, ekzemple la ermitejo de Sankta Kristoforo Martiro (Ailanes, en la tabela foto).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.