From Wikipedia, the free encyclopedia
Valea Mare [valja mare] (hungare Nagypatak) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en distrikto Covasna en Rumanio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valea Mare |
Valea Mare | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Covasna | |
Alinome | Nagypatak (hungare) | |
Iama hungara departemento | Háromszék | |
Situo | 45° 46′ N, 26° 1′ O (mapo)45.76388888888926.014166666667 | |
| ||
Alto super maro | 576 m | |
Poŝtkodo | 527170 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.171 (en 2009) | |
– vilaĝo | 1.177 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 65099 | |
Ĝis 1999 Valea Mare apartenis al la komunumo Barcani. De tiam ĝi estas memstara komunumo.
La plej proksimaj fervojaj stacioj estas en Boroșneu Mare, 8 km norde, kaj en Întorsura Buzăului, 12 km sude. Valea Mare situas ĉe la distrikta vojo DJ121A, kiu ligas tiujn du lokojn. Atingi la iaman konumuman sidejon en Barcani eblas nur tra Întorsura Buzăului; la vojo longas pli ol 15 km, kvankam la rekta distanco estas nur 10 km.
En la censo de 2002 el la 1 177 loĝantoj 13 deklaris sin hungaroj kaj 17 ruman-parolantaj romaoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.