municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Valderrodilla [balderoDIlja] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.
Valderrodilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42294 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 34′ N, 2° 48′ U (mapo)41.563888888889-2.8080555555556 [+] | ||
Alto | 936 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valderrodilla [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 67 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 43 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Torreandaluz kaj Valderrodilla.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Torreandaluz.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de Torreandaluz.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.