En la lastaj 15 jaroj ĝi spertis fortan demografian kreskadon, atingante nuntempe 62.750 loĝantojn. La proksimeco al la ĉefurbo helpis en la kreskado kaj ekonomia evoluo de la municipo. Danke al ĝi oni kreis novajn infrastrukturojn transportajn, edukajn, sanajn kaj distrigajn. La municipo etendiĝas sur 64,2km².
Kvankam Valdemoro ne estas konata kiel turisma celo, ĝi havas plurajn monumentojn ene de ĝiaj limoj. Ĝia historia urboparto troviĝas en la listo de Kultura Heredaĵo de la Hispana Ministerio de Kulturo. Inter tiuj konstruaĵoj la plej gravaj estas la Paroka Preĝejo Nia Sinjorino de la Ĉieliro,la Ermitejo Sankta Kristo de la Sano, Monaĥinejo de Sankta Klara kaj la Fontano de la Vilaĝo.