municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Valdelacalzada (Valo de la ŝtonvojo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Valdelacalzada | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06185 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 762 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 53′ N, 6° 42′ U (mapo)38.889722222222-6.7013888888889 [+] | ||
Alto | 186 m [+] | ||
Areo | 32,4 km² (3 240 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdelacalzada [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas valvienses. La censita populacio en 2008 estis de 2.737 loĝantoj.
Valdelacalzada sendependiĝis de la municipo de Badajoz en 1993. Ĝis tiam ĝi estis unu el la novkonstruitaj vilaĝoj de la Plan Badajoz.
Valdelacalzada estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Vegas Bajas, je altitudo de 186 m; je 32 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 32,4 km².
Agrikulturo kaj brutobredado. Aktuale Valdelacalzada disponas je ekonomio bazata sur la agrikulturo de irigacio, ĉefe por fruktoj, kiujn transformas kaj distribuas ekde grava kooperativo. Tiu transformado inkludas fabrikon de laktaj produktoj kun frukto kiu ĵus instaliĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.