From Wikipedia, the free encyclopedia
Valdefuentes de Sangusín estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Valdefuentes, tio estas Valo de fontoj, devenas el fontoj kiuj abundas en la ĉirkaŭaĵo, kaj Sangusín estas la nomo de rivero, eble devena el salikejo.
Valdefuentes de Sangusín | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37680 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 187 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 28′ N, 5° 50′ U (mapo)40.465277777778-5.8297222222222 [+] | ||
Alto | 888 m [+] | ||
Areo | 34,56 km² (3 456 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdefuentes de Sangusín [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 34,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Valdefuentes de Sangusín limas kun la loĝlokoj La Calzada, Valdehijaderos, Horcajo, Cristóbal, San Esteban, Los Santos, Valdelcasa, Valverde, Peromingo kaj Navalmoral. Estas fekundaj fruktarbaroj, kiuj produktas terpomojn, fazeolojn kaj betojn. Estas fekundaj vitejoj, el kiuj oni produktas bonkvalitajn vinon kaj brandon, kaj monto kun anzinoj kiuj havigas glanojn por porkobredado, kaj ligno por hejtado.
La urbestro estas de dekstra partio PP.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.