komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Val Müstair estas komunumo de la komunumaro Val Müstair kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Val Müstair | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Val Müstair |
Koordinatoj | 46° 37′ 0″ N 10° 27′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1608 |
Areo | 198,65 km² |
Alteco | 1273 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7532 Tschierv 7533 Fuldera 7534 Lü 7535 Valchava 7536 Santa Maria 7537 Müstair |
Komunumkodo | 3847 |
La komunumo Val Müstair situas sudoriento de Fornopasejo, do sur la suda flanko de la Alpoj. Tra la valo fluas la rivero Ramo, alfluanto de Adiĝo. Ĝia teritorio kongruas kun la samnoma komunumaro. La komunumo konsistas el la ses vilaĝoj Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair. En Müstair, kiu estas la ĉefloko de la komunumo, situas la fama Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano, mondaheredaĵo de UNESKO.
La komunumo Val Müstair limas en nordo al Scuol, en nordoriento al Taufers im Münstertal (Italio), en sudoriento al Stelvio (Italio), en sudo al Bormio (Italio), en sudo okcidento al Valdidentro (Italio), kaj en nordokcidento al Zernez.
Tra Val Müstair kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 28 de Zernez tra Fornopasejo al Italio. Per poŝtaŭtolinio trans la pasejo al de Mals im Vinschgau al Zernez la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La komunumo Val Müstair estis fondita la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Tschierv, Fuldera, Lü, Valchava, Santa Maria kaj Müstair. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.