![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/51/Val%25C3%25A9rie_P%25C3%25A9cresse_%25282022%2529_%2528cropped_2%2529.jpg/640px-Val%25C3%25A9rie_P%25C3%25A9cresse_%25282022%2529_%2528cropped_2%2529.jpg&w=640&q=50)
Valérie Pécresse
franca politikistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Valérie PÉCRESSE [valeʁi pekʁɛs], naskonome Roux (naskiĝis la 14-an de julio 1967(nun 1967-07-14) en Neuilly-sur-Seine) estas franca politikistino. Ŝi estas Prezidanto de la Regiona Konsilio de Francilio ekde 2015. Ŝi estas membro de partio "Les Républicains" (LR). Ŝi estis membro de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007 kaj denove de 2012 ĝis 2016.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Valérie Pécresse estis Ministro pri Supera Instruado, Esplorado kaj Novigado de 2007 ĝis 2011 kaj Ministro pri Buĝeto kaj Registara proparolanto de 2011 ĝis 2012 dum la registaro de François Fillon.
En julio 2021, Pécresse diskonigis sian kandidatecon por la Respublikana nomumo en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.[1][2] En decembro 2021, ŝi gajnis la Respublikanan nomumon.[3]