Vaŝingtona Teritorio

usona dependa teritorio kreita la 8-an de februaro 1853 el partoj de Oregona Teritorio From Wikipedia, the free encyclopedia

Vaŝingtona Teritorio

Vaŝingtona Teritorio (angle Washington Territory) estis usona dependa teritorio kreita la 8-an de februaro 1853 el partoj de Oregona Teritorio. Frua malneto de la leĝo kreanta ĝin nomis la teritorion "Columbia Territory", t.e. Kolumbia Teritorio, sed fine oni decidis honori la unuan prezidenton de Usono per tiu teritorio.

Rapidaj faktoj Historia-geografia regiono, teritorio de Usono [+] ...
Vaŝingtona Teritorio
Historia-geografia regiono
teritorio de Usono [+]

LandoUsono
RegionojVaŝingtonio, Oregono
- koordinatoj47° 1′ 17″ N, 117° 59′ 35″ U (mapo)47.021501670541-117.99308269433


Vaŝingtona Teritorio (Usono)
Vaŝingtona Teritorio (Usono)
DEC

Vaŝingtona Teritorio
Vikimedia Komunejo:  Washington Territory [+]
vdr
Fermi

Jenaj mapoj montras la geografian disvolviĝon de la teritorio, kiu komence enhavis ne nur la nunan ŝtaton Vaŝingtonio, sed la teron oriente de tio sed okcidente de la kontinenta akvodislimo kaj norde de la 46-a latituda grado. Post la kreiĝo de la ŝtato Oregono en 1859, oni aldonis al Vaŝingtona Teritorio la partojn de Oregona Teritorio ne inkluzivitajn en la nova ŝtato. En 1861 oni donis parton de tiu regiono, en nuna Vajomingo, al Nebraska Teritorio, kaj en 1863 oni kreis Idahan Teritorion, kiu enhavis la nunajn Idahon kaj partojn de Montano kaj de Vajomingo. De 1863 ĝis 1889, Vaŝingtona Teritorio ampleksis do la saman areon kaj enhavon, kiel la ŝtato Vaŝingtonio ekde ĝia kreiĝo la 11-an de novembro 1889.

Teritorioj Oregona (blua) kaj Vaŝingtona (verda)     Ŝtato Oregono kaj Vaŝingtona Teritorio     Cedaĵoj al Teritorioj Nebraska (malhela) kaj Idaha (hela)

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.