Värmlands län
provinco (kantono) de Svedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Värmlands län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo plejparte kongruas kun la historia provinco Vermlando, plus etaj partoj de Dalio kaj Darlekarlio. Administra centro de la provinco estas la urbo Karlstad. Fine de 2024 en la provinco vivis 283 170 loĝantoj sur areo de 17 591 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Värmlands län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
Ŝtato | Svedio |
Provinca litero | S |
Provinca kodo | 17 |
Historia(j) provinco(j) | partoj de Vermlando, Dalio kaj Darlekarlio |
Ĉefurbo | Karlstad |
Komunumoj | 16 |
Provincestro | Kenneth Johansson vd |
Areo (suma) | 17 591 km² |
Loĝantoj | 283 170 (stato de 2024) |
Ekestodato | 1779 |
Retejo | Oficiala retejo |
Fermi
Arvika estas loĝloko kaj centro de samnoma komunumo en la historia provinco Vermlando kaj de la moderna provinco Värmlands län. Alia loko estas Filipstad.