From Wikipedia, the free encyclopedia
Uçhisar estas loko en Kapadokio en provinco Nevşehir en Turkio. La loko havas ĉirkaŭ 1.000 loĝantojn kaj estas regita de la 60 metrojn alta fortikaĵa roko, kiu estas videbla de malproksime. Tiu roko estas trairebla de multnombraj subteraj pasejoj kaj ĉambroj, kiuj nun plejparte estas plenigitaj (plenŝutitaj) aŭ netrapaseblaj. Ili funkciis kiel loĝejoj, en la bizanca periodo kiel monaĥejo. Origine loĝis en la fortikaĵa roko mem ĉirkaŭ 1000 homoj, hodiaŭ ĝi estas neloĝata. Lok-karakteriza estas ankaŭ la feinaj kamenoj, konsistantaj el tofoŝtono.
Uçhisar | |||
---|---|---|---|
| |||
town municipality of Turkey (en) vilaĝo de Turkio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 38′ N, 34° 48′ O (mapo)38.62891634.803883 [+] | ||
Alto | 1 330 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uçhisar [+] | |||
Uçhisar situas 7 km oriente de Nevşehir, 12 km okcidente de Ürgüp kaj 10 km sude de Avanos. El Uçhisar oni povas travagi la kolombo-valon (Güvercin Vadisi) al nordorienta Göreme en nur dum du horoj.
Granda parto de la loĝantaro de Uçhisar ankoraŭ vivtenas sin el agrikulturo, sed la turismo havas pli kaj pli gravan rolon. Precipe, francoj kaj el Francio revenintaj turkoj komencis transformi la pitoreskajn rokajn dometojn al turisma tranoktejo.
La loko estis unuafoje menciita en kroniko en la 14-a jarcento, de Aziz ibn Ardashir.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.